Diservo
Ni kore invitas ĉiujn, sendepende de ilia kredo. La diservo estas malfermita al ĉiu, kiu volas aliĝi al preĝoj kaj dankoj.
"La preĝo de fido savos la malsanan; la Sinjoro lin levos, kaj se li faris pekojn, ili estos pardonetaj." (Jakobo 5:15)
Kie: Preĝejo de la Ĉeĥoslovaka Husita Eklezio en Milevsko (nova sinagogo), Sokolovská 209, Milevsko
Kiam: Ĉi-lastan dimanĉon de ĉiu monato je la 16:00
Programo de la diservo:
- Danko por la sindonema laboro de kuracista personaro, kuracistoj, flegistinoj kaj sociaj laboristoj, ne nur ĉe la Polikliniiko de Milevsko
- Preĝoj por la resanigo de la malsanuloj
- Preĝoj por subteno de suferantoj kaj bezonantoj
- Komunaj intercesoj por specifaj personoj
Petoj por intercesoj:
Se estas iu en via ĉirkaŭaĵo, por kiu vi volus, ke ni preĝu aŭ petu pri resanigo aŭ fortigo, bonvolu sendi al ni lian nomon. Viaj intencoj estos parto de nia komuna preĝa renkontiĝo. Vi simple povas skribi la nomon sur paperon kaj meti ĝin en la poŝtkeston, alporti ĝin al la diservo, aŭ sendi retpoŝte al v.karbusicky@ccshplzen.cz
Mgr. Vladimír Václav Karbusický, ChLJ
Pastoro en Milevsko kaj esperantisto
Kapelano de la Milita kaj Hospitala Ordeno de Sankta Lazaro de Jerusalemo, posedanto de la Arĝenta Medalo de la Lazaria Helpa Servo