Historio de la sinagogo en Milevsko 

1919 solena malfermo de la sinagogo

La nova sinagogo estis konstruita dum la Unua Mondmilito inter 1914 kaj 1919 kiel anstataŭo por la malnova sinagogo, kiu ne plu sufiĉis.

JĜi estas verko de la praga arkitekto František Střílka kaj Oldřich Tyl, grava arkitekto de la periodo de ĉeĥa kubismo. La konstruaĵo havas kvar subtenajn kolonojn, elstaran fasadon en kubisma stilo, kaj duoblan ŝtuparon kondukanta al balkono super la enirejo. En la interno konserviĝis la antaŭa muro kun la sankta ŝranko - ujo por la Torao kaj simboloj de la Dek Ordonoj, kaj ankaŭ virina galerio subtenata de ŝtonaj kolonoj.

 11939 - 1945 periodo de la protektorato 

Diservojn oni okazigis en la sinagogo ĝis la komenco de la Dua Mondmilito, dum la okupacio ĝiaj spacoj servis kiel stokejo por sekigita lakto kaj pakaĵoj. La interno de la sinagogo perdis sian internan ekipaĵon - benkoj, centra kristala lustro, kristalaj lumiloj flanke kaj ĉe la altaro. 

 1945-1950

La Dua Mondmilito kaŭzis la malaperon de la juda komunumo en Milevsko. La konstruaĵo kadukiĝas kaj servas kiel stokejo por ĉio ajn.

 1950 la konstruaĵon aĉetas la Ĉeĥoslovaka Eklezio

En 1950 la Ĉeĥoslovaka Eklezio (nun la Ĉeĥoslovaka Husana Eklezio) aĉetas la sinagogon de la juda komunumo kaj malfermas ĝin por diservojn, baptojn, geedziĝojn, funebrajn ceremoniojn, koncertojn, prelegojn kaj renkontiĝojn... Tiel estiĝis unika spirita spaco, kie la Malnova Testamento kunligiĝas kun la Nova. La Malnova Testamento estas reprezentata per la ujo por la Torao, referencanta al la Dek Ordonoj, kun la Psalmo 100 verso 2 dekstre kaj verso 4 maldekstre. Ĉion ĉi plifortigas la centra kruco, simbolo de la Nova Testamento.